Pensoj al mi mem

Τὰ εἰς ἑαυτὸν
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marko Aŭrelio
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro eseo
vdr

"Pensoj al si mem" foje ankaŭ nomata Meditaĵoj (antikve-greke Τὰ εἰς ἑαυτόν, tradukeblaĵoj - "Reflektoj pri si mem", "Mesaĝoj al si mem") estas kolekto de aforismaj pensoj de la romia imperiestro Marko Aŭrelio en dek du "libroj" (malgrandaj ĉapitroj), verkita de li en la greka (Kojna) en la 70-aj jaroj de la 2-a jarcento, plejparte sur la nordorientaj limoj de la imperio kaj en Sirmium. Ŝlosila monumento de la Malfrua Stoikismo.

Tiu verko en formo de eseo ne estis skribita kiel sistema filozofia verkaĵo, kaj plej verŝajne ne estis celita por publikigo iam ajn. Temas pri diversa verko, kiu enhavas aforismojn pri diversaj temoj kaj pensekzercojn en la spirito de stoika filozofio, memuarojn kaj taglibrojn de aŭtobiografia naturo kaj aliajn materialojn [1].

  1. Sellars, John. 23 October 2011. "Marcus Aurelius." Internet Encyclopedia of Philosophy.

Developed by StudentB